István Szerdahelyi, Elektitaj artikoloj. Elektism prilaboris kaj enkondukis Ilona Koutny

  • egz.
  • Cena netto: 0,00 zł 0,00 zł
  • Niedostępny

Wydanie I
Poznań 2024
Format 17x24 cm
ISBN 978-83-68006-44-5
DOI: 10.48226/978-83-68006-44-5
ss. 188

język: esperanto

La libro – jam la 4-a volumo de la serio Interlingvistikaj Studoj – donas superrigardon pri la multflanka agado de profesoro Szerdahelyi, ĝi entenas kelkajn liajn artikolojn kiuj ne estas alireblaj, sed estas ankaŭ nuntempe aktualaj. La elekto estas subjektiva kaj determinita ankaŭ de la teknikaj eblecoj.
Ĉi tie reaperas lia ampleksa artikolo Enkonduko en interlingvistikon kun abunda bibliografio (1979). Interlingvistiko okupiĝante pri internacia komunikado kaj la rolo de planlingvoj en tio – kiel tereno de aplikata lingvistiko – rilata ankaŭ al lingvoplanado kaj -politiko estis tiam nova aliro.
La esploroj de Szerdahelyi fokusiĝis al la lingvistikaj aspektoj de Esperanto, i.a. al la morfologia strukturo de Esperanto, kaj kontraŭis la tiaman akademian koncepton pri gramatika karaktero de radikoj (ĝis nun ne reviziitan!), proponis alian aliron (Vorto kaj vortelementoj 1976). Li komencis ankaŭ la semantikan analizon de Esperanto, antaŭe neglektitan kaj ĝis nun ne ellaboritan kio gvidis lin al etimologio (1987), li analizis la pruntoprocezon de Zamenhof de latinidaj kaj ĝermanaj lingvoj kaj identigis la influon de slavaj lingvoj.
Szerdahelyi estis ĝisosta pedagogo, ŝatata preleganto, verkis lernolibrojn, gvidis la 5-landan eksperimenton por esplori la hipotezon ke Esperanto kiel unua fremda lingvo povas faciligi la lernadon de la sekvaj – ĉefe latinidaj kaj ĝermanaj – lingvoj en la 1970-aj jaroj. Ankaŭ tio atendas daŭrigon kiel pluraj liaj komencitaj esploroj.

Publikacja dostępna online w formacie pdf w poniższej zakładce: Załączniki

Załączniki

Zobacz Pobierz
istvan-szerdahelyi-elektitaj-artikoloj.pdf (13.3 MB)
enhavtabelo.pdf (201.3 KB)

Polecane produkty